Movado por la Libervola Formorto de la Homaro

VHEMT

“Ni povu vivi longe kaj malaperi”


La progresiva formorto de la homa speco per la libervola ĉesigo de la reproduktado permesos resaniĝi la teran biosferon. La manko de vivospaco kaj la malabundo de naturaj resursoj solviĝos laŭmezure, kiel ni malpliiĝos.


Aragonés | Asturian | Belarusian | Català | Chinese | Corsu | Czech | Dansk | Deutsch | English | Español | Esperanto | Français | Hebrew | Ido | Interlingua | Interlingue | Italiano | Latin | Lingua Franca Nova | Nederlands | Norsk | Occitan | Polski | Português | Romanian | Russian | Slovensky | Suomi | Svenska | Turkish | Universalglot | Volapük
Tradukoj bonvenaj


La Movado por la Libervola Formorto de la Homaro estas movado, ja ne organizaĵo. Ĝi estas socia movado kreita de homoj zorgantaj pri la vivo surtera. Ni ne estas aro da mizantropoj kaj kontraŭsociaj, maltusanaj neadaptitoj, kiuj ĝojas malsanece ĉiufoje, kiam la katastrofoj frapas la homaron. Nenio estas pli fremda al la vero. La libervola formorto de la homaro estas humaneca alternativo al la homaj katastrofoj.

Ni ne volas paroli pri tio, kiel la homa speco montriĝis egoista kaj senmorala parazito sur la vizaĝo de ĉi tiu planedo iam sana. Tia negativeco prezentas nenian solvon al la senbridaj hororoj kaŭzataj de la homa agado. Anstataŭ tio, la movado prezentas konsole kuraĝigan alternativon al la ruiniga ekspluatado kaj al la amasa detruado de la tera ekologio.

Kiel ja scias la Voluntuloj de la movado, la esperiga alternativo al la malapero de milionoj da specoj bestaj kaj vegetalaj estas la libervola formorto de unu sola: la Homo sapiens… ni.

Ĉiufoje, kiam iu el ni decidas ne aldoni pliajn homojn al tiuj jam amasiĝantaj sur ĉi tiu damaĝinta planedo, nova radio de espero brilas en la tenebro. Kiam ĉiuj decidos ĉesi reproduktiĝi, tiam la tera biosfero reakiros ties iaman splendon kaj la ceteraj kreitaĵoj estos liberaj por vivi, morti, evolui (ĉu ili ja kredos je evoluado), kaj ili eble malaperos, kiel multaj “eksperimentoj” de la naturo faris tra la tempo. Ni ĉiuj devas kunlabori.

PaleyEsperanto

Desegnaĵo de Nina Paley

Ĉu vi parolas serioze?
Multaj vidas humuron ĉe la movado kaj pensas, ke ni ne povas serioze paroli pri la libervola formorto de la homaro. Malgraŭ la seriozeco kaj de la situacio kaj de la movado, ankaŭ estas loko por humuro. Fakte, sen humuro, la situacio de la Tero estus neelteneble deprimiga. Iom da frivoleco mildigas la gravecon de la situacio.
Ja la rapida estingiĝo de la sovaĝa vivo kaj la ĉiutaga morto de miloj da infanoj ne estas amuzaj aferoj, sed nek ridado nek plorado povos ion ŝanĝi. Kial do ne amuziĝi dum ni laboras kaj ludas por pli bona mondo?
Cetere, rehavigi al la Tero sian naturan splendon kaj meti finon al la senutila sufero de la homaro estas pozitivaj ideoj. Deprimiĝi ne havas sencon.

Ĉu la Voluntuloj esperas sukcesi?
Ni la Voluntuloj de la Movado estas realistaj. Ni ja scias, ke ni neniam vidos la tagon, kiam ne plu estos homoj sur la Tero. La nia estas celo longperspektiva.
Oni sugestis, ke ekzistas nur du ŝancoj, ke ĉiuj libervole decidos ĉesi reproduktiĝi: malmulta kaj neniu. La perspektivoj ja ŝajnas kontraŭaj al la konservado de la surtera vivo, sed la decido ĉesi reproduktiĝi restas ankoraŭ la plej bona el etika vidpunkto. Fakte, la neebleco eviti la amasmorton, kiun la homaro maĥinacias estas ja bona kialo por neniun pli kondamni al la vivo.
Eĉ se niaj ŝancoj sukcesi estus nur unu el cent, ni ja devus klopodi. Rezigni kaj lasi la homaron iri sian vojon ni ne povas. Oni riskas multon.
La Movado povas esti rigardata kiel sukcesa ĉiufoje, kiam iu el ni libervole decidas ĉesi reproduktiĝi.

Ĉu la Movado havas malamikojn?
Spektinte centojn da televidserioj, kie la bonulo mortigas la mavulon, estas ja tenta rigardi la realan mondon per la sama trigroŝa, heroa pensmaniero. Ni ja povas serĉi malamikon atakotan por defendi nian justan aferon, sed fakte ne estas iu mavulo en ĉi tiu historio.
Finfine la veraj “malamikoj” estas la voremo, senscio kaj subpremado homaj. Ni ja povos pli atingi stimulante malavarecon, sciadon kaj liberecon, ol batalante kontraŭ fikcian malamikon.
Oni faros grandajn progresojn al la pliboniĝado de la kvalito de la vivo surtera kontraŭstarante al voremo respondecon, al senscio edukadon, kaj al subpremado liberecon. Anstataŭ aranĝi rendevuon kun la mavuloj surstrate ĉe la tagmezo kaj interpafadi kiel en la vakerfilmoj, kial ne inviti ilin al la taverno por serĉi solvojn kune?

Kia estas la oficiala sinteno de la Movado?
Ĉar la Movado ne estas vivulo kun buŝo aŭ cerbo, ĝi ankaŭ ne povas preni decidojn aŭ havi opiniojn. Ĝi ne povas partopreni diskutojn, diri al la homoj kion fari kaj pensi, aŭ ricevi pugnobaton pro tio.
La libervola formorto de la homaro estas nur ideo aldonota al la nunaj kredosistemoj, ja ne kompleksa kondutkodo. Neniu ĉefulkomitato decidas, kiajn sintenojn ĉiu prenu. Plej multaj Voluntuloj de la Movado aprobas la filozofion esprimitan en la devizo “Ni povu vivi longe kaj malaperi”, tamen se iu ne volas vivi longe, tio estas sia afero. Fakte la sola postulo por iĝi Voluntulo estas ne aldoni pliajn homojn al la loĝantaro.
La Voluntuloj estas tiel diversaj rilate al siaj vidpunktojn pri religio, politiko kaj filozofio, ke estus disiga ekformuli oficialajn sintenojn de la Movado. Gardu vin kontraŭ dogmoj. Ĉiu parolas per si mem.

Kiam kaj kiel komenciĝis la Movado?
La radikoj de la Movado estas tiel profundaj, kiel la homa historio. La potencialo por iu movado por la formorto de la homaro ekzistadis de kiam la homoj ekzistas.
Kiam la homoj de la Glaciepoko ĉasadis bestojn ĝis estingigo, estas probable ke almenaŭ unu el niaj prapatroj rezonis konfuze.
Laŭmezure kiel la Fekunda Duonluno fariĝis arida dezerto kaj la cedroj de Libano estis buĉataj por konstrui templojn, verŝajne iu pensis “Mi tute ne ŝatas tion”.
Kiam la Romanoj provizumis sian imperion ĉerpante resursojn el lokoj proksimaj kaj malproksimaj, certe iu ekkriis Humanus non gratis!, aŭ ion similan.
Al iu verŝajne venis en la kapon, ke la planedo fartus pli bone sen tiu hordo entrudiĝema. Ja iu krom la mezorienta dio Javeo/Alaho. Laŭ la tradicio, tiu kreinta dio konsciis en la pratempoj sian eraron fari la homojn kaj sin preparis por malaperigi ilin el la tero, sed en momento de malforto li savis unu familion kun filoj. Aj! (Genezo 6:5-8).
Ni nomas ĝin Movado por la Libervola Formorto de la Homaro, sed ĝi sendube havis aliajn nomojn en la pasinteco. Kiom ni scias, neniu el tiaj nomoj estis registrita.
Verŝajne estas miloj, se ne milionoj da homoj en la mondo, kiuj sendepende alvenadas al la sama konkludo. Granda parto de la nunaj Voluntuloj estis konvinkiĝintaj formortistoj, antaŭ ol koni la Movadon.*
La veran originon de la Movado oni povas trovi en la natura abundo de amo kaj logiko kuŝanta en ni ĉiuj. Nia denaska sento por justeco kondukas nin preni la plej respondecan decidon. * Mi estas unu el tiaj kazoj (N. de la T.)

Kiu estas la fondinto?
Neniu estas la fondinto de la Movado. La usona aktivulo Les U. Knight donis la nomon Movado por la Libervola Formorto de la Homaro al filozofio aŭ mondkoncepto ekzistanta de kiam la homoj komencis pensi. Temas pri konscio sendepende akirita en diversaj lokoj de la mondo tra la historio, sed malaperinta meze de la pornaskismo de la socio.
Same kiel milionoj da homoj, Les U. Knight sekvis simplan logikan sinsekvon, gvidita de amo, kaj alvenis al la konkludo, ke la Tero fartus multe pli bone sen la homaro. Oni povas lin rigardi kiel malkovrinton, kiu identigis la movadon kaj donis al ĝi nomon, eĉ se ĉiu trovas la veron per si mem.
Kvankam Les estas tutmonde konata kiel la proparolanto de la Movado, neniu rajtas paroli en la nomo de ĉiuj Voluntuloj. Estas neniu oficiala sinteno pri aferoj preter tio deduktebla per la nomo de la Movado.

Ni havas filojn. Ĉu ni rajtas ankoraŭ aliĝi?
Kompreneble jes. Vi ne estos la solaj. Kiam la homoj adoptas la perspektivon de la libervola formortismo, ili decidas ne aldoni pliajn membrojn al la nuna homa familio. Ili ne urĝas siajn filojn, por ke ili donu nepojn al ili kaj eĉ povas instigi ilin por preni respondecan decidon pri sia fekundeco.
La hodiaŭaj infanoj estas la destino de l’ morgaŭo. Niaj infanoj havas la potencialon akiri sufiĉan konscion por ŝanĝi la direkton de la civilizacio kaj komenci restarigi la teran biosferon. Plej multaj povas profiti nian helpon por disvolvi sian tutan potencialon.
Estas neniu motivo por senti sin kulpa pri la pasinteco. Kulposento ne kondukas al pozitivaj solvoj. Aparteni al la Movado havas nenian rilaton al la pasinteco. Estas la estonteco de la surtera vivo, kion la Voluntuloj volas protekti.

Ĉu iu oponas al la Movado?
Iuj unuavide pensas, ke la Voluntuloj kaj Subtenantoj de la Movado verŝajne malamas la homojn kaj volas, ke ĉiuj memmortigu sin aŭ estu viktimoj de amasmurdoj. Oni facile forgesas, ke alia maniero redukti la nombron da homoj estas tutsimple ĉesi reproduktiĝi. Naski infanojn ŝajnas blinda punkto en onia vivkoncepto.
La ideo, ke ni ĉiuj povas libervole abstini je reproduktado estas ofte formetita sen tro da konsidero. Por ekzemplo:

Tamen se oni pripensas sufiĉe kaj klopodas superi la sociajn obstaklojn, kiuj malhelpas klarpenson, oni povos alveni al preskaŭ sama konkludo: ni devas libervole kaj progresive malaperi por la bono de la homaro kaj de la planedo. Kompreneble la Movado kontraŭas la nevolan formorton de kiu ajn speco kaj kiun ajn iniciaton, kiu defendas la ekstermadon de la homaro. Nuntempe oni faras organizitajn aktivaĵojn favore al ambaŭ hororoj. Por ekzemplo:

La supran oni povus nomi Terorisma Movado por la Homa Ekstermado, sed tio estus enklasigi kaj instigi rivalecan sintenon.
La Movado kontraŭas tion, kion tiaj homoj faras, sed estas malmulte probable, ke iu faru al si la penon reciproki la servon. Fakte ne havas multe da senco kontraŭstari libervolan movadon, kiu malutilas al neniu kaj faras bonon al ĉiuj.

Kiel mi povas aliĝi?
Esti parto de la Movado signifas kundividi nian pensmanieron. Ĉio, kion vi devas fari por aliĝi estas preni de nun la decidon ne reproduktiĝi. Tio estas facila por iuj. Por aliaj ĝi estas malgrava afero. Sed por multaj, aliĝi al la Movado signifas fari grandegan personan sinoferon.
La Movado ne estas organizaĵo, do oni ne pagu iun ajn aliĝkotizon. Ni estas milionoj da homoj, ĉiu sendepende faranta tion, kion ni opinias plej ĝusta.

Ĉu ne estas bonaj kialoj por havi filojn?

Ja estas en la fakto naskiĝi tia foresto de neceso, ke kiam oni zorge pripensas, manke de scii kiel reagi, tiam oni staras kun malfermita buŝo”.

Emil Cioran, De l'inconvénient d'être né

Same kiel la greka filozofo Diogeno serĉis dum la tuta tago per ekbruligita lanterno honestan homon, tiel la serĉado de lu racia kaj etika kialo por venigi en la mondon novan homan estulon daŭre restas vana. Ĉar la homoj kiuj intencas krei novan vivon havas en la subkonscio la senton, ke ili eraras, tial ili ne povas doni siajn verajn motivojn. Ni devas do helpi al ili por racie interpreti siajn kialojn.
Demandu iun ajn kial li volas havi filojn kaj plej verŝajne li donos al vi unu el la kialoj listigitaj en la suba tabelo. Iliaj veraj kialoj troviĝas en la meza kolumno kaj la respektivaj alternativoj en la dekstra:

Kial havi filojn?

Donitaj kialoj
Veraj kialoj
Konsilitaj alternativoj

“Mi ne povas eviti tion, ĝi estas biologia impulso”.

Li/Ŝi ne analizis (aŭ ne volas analizi) siajn verajn motivojn.

Estas institucioj adekvataj por kuraci tiujn, kiuj ne kapablas kontroli siajn impulsojn.

“Mi simple ŝategas infanojn”.

Li/Ŝi perdis la kontakton kaj kun sia interna infano kaj kun la jam ekzistantaj infanoj.

Adoptu, vizitu orfejojn. Fariĝu profesoro kaj laboru kun infanoj.

“Mi havas superajn homajn genojn”.

Li/Ŝi ne scias kio estas oksimoro. Megalomanio.

Faru grandajn aferojn rekte per viaj genoj anstataŭ atendi la venontan naskitaron.

“Mi bezonas helpon en la entrepreno aŭ familia negoco”.

Tro avara por dungi helpantojn. Leĝoj pri infana laboro ne estas necesaj.

Mekanizado havigas avantaĝojn multe pli rapide.

“Mi volas iun, kiu helpos al mi en la maljunaĝo”.

Timo maljuniĝi. Ekspluatanta personeco.

Ŝparu kaj preparu vin por emeritiĝo. Estu afabla al la homoj kaj ili vizitos vin ĉe la azilo por maljunuloj.

“Gravedeco kaj akuŝo estas vivospertoj”.

Vivelektoj limigitaj pro la socia endoktriniĝo.

Luu simulilon de akuŝo. Serĉu aliajn vivospertojn.

“Bona familio estas esenca kaj por labore progresi kaj por havi bonan socian pozicion”.

Socia malsekureco. Li/Ŝi volas filojn kvazaŭ trofeo por plibonigi sian socian pozicion.

Por la specialaj okazoj, luu infanojn en talentagentejo. Faru uzon de aliaj rangosimboloj ĝenerale aprobitaj kiel prestiĝaj.

“Ni volas krei novan vivon kiu personigos nian reciprokan amon”.

Mio per du minus imago faras tri, aŭ eĉ pli.

Praktiku ĝardenadon. Adoptu rivereton aŭ padon. Savu forlasitajn bestojn. Protektu kaj restaŭru ekosistemojn por personigi memestimon.

“Mi volas, ke miaj filoj (ankoraŭ ne ekzistantaj) havu ĉion, kion mi neniam havis”.

Infaneco, fantazioj kaj deziroj nekontentigitaj.

Alfrontu viajn rimorsojn kaj eltiru profiton el la vivo. Helpu la jam ekzistantajn infanojn.

“Mi volas daŭrigi mian familinomon”.

Li/Ŝi provas komplezi paĉjon. Li/Ŝi estas viktimo de la superstiĉoj ligitaj al la mito pri la sangolinio.

Kreu ion daŭran kaj donu al ĝi vian familinomon. Fariĝu sangodonanto por daŭrigi la linion.

“Mi volas vidi malgrandan version de mi mem”.

Egocentrismo. Manko de kontentiĝo de l’ mio.

Mendu pupon laŭ via bildo kaj mezuro. Serĉu kontentigon en via propra vivo.

“Dio ordonas tion”.

Blinda obeemo al la kolportistoj de dogmoj serĉantaj pligrandigi sian gregon.

Esploru la veran naturon de Dio, kio ajn vi kredas, ke Dio estas.

“Mia edz(in)o volas infanon”.

Li/Ŝi cedas pro la timo perdi la parul(in)on.

Komuniku viajn verajn dezirojn; via edz(in)o eble kredas, ke volas vi havi filojn. Faru ludilinfanon.

“Mi volas filon el mia sango”.

Etendado de l’ mio. Potenciala rasisto.

Agnosku la valoron de la homoj kun aliaj genetikaj strukturoj.

“Tio estas por mi spirita afero”.

La ceteraj kialoj estas tro facile refuteblaj.

Serĉu vere spiritajn spertojn.

“Mi ĉiam volis havi filojn, kiel ja faras normalaj homoj”.

Li/Ŝi akceptas sendiskute la kulturan kondiĉadon.

Provu konsideri alternativojn. Adoptu.

“Mi volas plifirmigi la rilaton kun mia parul(in)o”.

Timo al geedza fiasko.

Dialogu por plifortigi la rilaton. Iru ferii por plifirmigi la ligilojn.

“Mi amas bebojn”.

Miopa perspektivo de la realeco.

Beboj baldaŭ iĝas infanoj kaj poste plenkreskuloj. Okupiĝu pri laboro ligita al infanoj.

“Esti patrino estas la plej nobla alvokiĝo por virino”.

Ŝi lasis sin konvinki, ke konformismo estas nobla kaj libera decido.

Oni ankaŭ povas esti patr(in)o sen venigi filojn en la mondon. Multaj infanoj bezonas bonan hejmon.

“Mia fil(in)o povus trovi la manieron savi la mondon”.

Komplekso de “Dipatrino” (ankaŭ aplikebla al viroj).

Se vi ŝatas bone faritajn aferojn, faru ilin vi mem!

“Ĉi-foje ni ŝatus havi fil(in)on”.

Etendado de l’ mio. Dubemo pri la seksa identiĝo. Nekontentigo kun la jam ekzistantaj filoj.

Estimu la jam ekzistantajn filojn: ili povus havi rankoron al la frat(in)oj de la preferata sekso.

“Mi volas fari tion, kaj punkto”.

Li/Ŝi volas fari tion, kaj punkto.

Havi filojn malhelpus fari plejparton de la ceteraj aferoj kiujn vi volas fari, kaj punkto.

“Mi volas iun, kiu amos al mi kaj ne min forlasos”.

Timo al malakcepto. Problemoj en rilatoj.

Amu por esti amata. Akceptu la ŝanĝiĝojn kaj alfrontu la perdojn.

“Nia ekonomio bezonas junajn laboristojn por anstataŭi la emeritotojn”.

Li/Ŝi estas preta oferbuĉi siajn filojn al la dioj de la nacia ekonomio.

Aŭtomatiĝo reduktas la bezonon de salajrataj sklavoj. Konsideru la rajton de la nenaskitoj resti tiaj.

“La mondo bezonas pli el ni aŭ oni superos nin nombre”.

Elitismo. Ksenofobio. Estas pli facile kaŝebla eŭgeniko ol genocido.

Konvertu aliajn al via vidpunkto, tiel estos pli el la viaj kaj malpli el “la aliaj”.

“Ĉu ni generos, ĉu ni ne generos, la planedo estas jam kondamnita”.

Nihilista naskismo.

Demandu vin ĉu estas etike kondamni senkulpulon al vivi (kaj morti) meze de ekologia kolapso.

“Mi ŝatus atingi senton de senmorteco”.

Timo al morto kaj neekzisto.

Akceptu vian mortecon. Dissemu ideojn anstataŭ genoj. La heredantoj de Sokrato estas nekonataj, sed liaj ideoj daŭre ekzistas.

“Mia biologia horloĝo haltis”.

En la puritanaj socioj estas malfacile akceptebla, ke la ina seksa deziro intensiĝas en la aĝo inter 30 kaj 40 jaroj.

Senaktivigu tiun prokrastan bombon kulture enplantitan. Seksumi sen generi estas bonege.

“Mi ne scias”.

Li/Ŝi neniam pripensis. Blinda konformismo.

Pensu antaŭ generi: vi eble decidos ne fari tion.

“Poste, kiam jam estos malfrue, mi eble bedaŭros ne esti havinta tiun sperton”.

Li/Ŝi timas estontajn afliktojn kaj ke la vivo pasigos tro rapide.

Ne eblas havi la tutajn spertojn. Estas preferinde bedaŭri ne esti naskinta filojn ol bedaŭri esti naskinta.

“Mi ne volas nei la vivĝojon al miaj filoj (ankoraŭ ne ekzistantaj)”.

Li/Ŝi ignoras la mankon de ĝojo de la jam ekzistantaj infanoj.

Stimulu la ekziston de l’ ĝojo anstataŭ imagi ĝin en la nura ekzisto.

“Genero tradicie estis povofonto por la virinoj”.

Ŝi sentas sin malforta. Ŝi volas la povon kaj respekton, ke la socio ŝajne donas al la patrinoj kaj neas al la aliaj.

La patrinoj ricevas pli da flatado ol da vera respekto. Ŝarĝi sin per la laboro, kiun postulas familio ne estas “plifortiĝi”. Serĉu povofontojn en vi mem.

Vidi la voluntulojn de MLFH juĝi la kialojn donitajn de la homoj por reproduktiĝi ja ŝajnas konkurso por premii la plej inteligentan specon kaj lasi al la “plej inteligenta speco” decidi la normojn. Vi estas do la juĝisto: ĉu iu el la listigitaj kialoj estas sufiĉe konvinka por pravigi la kreon de nova homa estulo?

Eĉ se preskaŭ la duono de la gravediĝoj estas neatenditaj, la ĉefa kaŭzo de tiuj, kiuj ja estas deziritaj estas verŝajne la deziro konformiĝi al tio, kion la socio konsideras normale. Plejparto de la homoj kiuj reproduktiĝas neniam konsideris la eblecon fari alie. La naskisma propagando ĉiam estas noce senkontrola kaj senkontrole noca.


Creative Commons License
Les U. Knight

Escepte se oni indikas la malon, la enhavo de tiu ĉi retejo disponeblas laŭ
Permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 3.0 Usono.
Bonvolu atribui kopiojn al vhemt.org